Mia podkasto estas ne nur ĉe aparta retejo, sed ankaŭ ĉe aparta retejsistemo, kreita de mi mem. Antaŭe ĝi subtenas nur podkastaj elsendoj, sed ekde hodiaŭ ĝi ankaŭ subtenas artikolojn.
La retejsistemo nun subtenas nur tekstajn artikolojn, sed mi laboras por aldoni subteno de bildoj.
Pere de artikoloj mi ekpovas rakonti al vi pri aferoj, rakontado de kiuj pervoĉe estas tro komplika por kompreni ilin facile.
Sed ebligo de skribado de artikoloj ne signifas, ke mi ĉesas elsendi podkaston. Artikoloj estas nur kroma rimedo.
Bone estus se ekzistus iu metodo de retrokuplo. Bedaŭrinde ebligi retrokulpo per mia retejsistemo ne estas facila afero. Sed tiu defio sendube estas tre inda.